Vanege

@vanege.bsky.social

Saluton! Mi kreas aferojn en #Esperanto kaj #Globasa. Mi volas popularigi la uzadon de helplingvoj ĉar ili helpas homojn esprimi sin. https://www.youtube.com/@VanegeEsperanto

Mia "hejmo" en Bluesky. Ĉu mi sekvas tiujn kontojn? Ne. Ĉu mi interesiĝas pri tiu temo? Ne. Ĉu mi ŝatas legi tian mesaĝon? Ne. Kiel oni forigas tion? Mi ankoraŭ ne sukcesis igi Bluesky ĝuebla por mi.

Bild

Uloj, ĉu vi vere tajpas la vorton "Esperanto" en la serĉilo? Post 12 jaroj de Esperantumado, mi ne plu havas energion por legi la antaŭjuĝojn kiuj ĉiam revenas fare de hazarduloj kiuj havas neniun ideon pri kio ili parolas.

Mi legis bluan libreton kun nomo "Ŝercoj" eldonita en 1992. Enestas 100 ŝercoj. Granda parto estas seksismaj (kun antaŭjuĝoj pri edzinoj kaj aliaj). Mi tamen trovis 6 amuzajn ŝercojn el la 100. Jen 3 citaĵoj:

Por la problemo (laŭ kelkaj) de genra malsimetrio, oni povus uzi tiujn vortojn: patro/patrino -> paĉjo/panjo frato/fratino -> fraĉjo/franjo filo/filino -> fiĉjo/finjo Miaimprese malmultaj kontraŭus tion, ĉar tiuj vortoj estas Esperantaj aŭ ŝajnas Esperantaj, nur ilia signifo iom larĝiĝas.

Iom ĝenas min ke la vorto "patrino" havas tri silabojn ĉar ĝi estas tre ofta. Do mi decidis uzi nur la vorton "panjo", eĉ en nekaresa senco.

Mi estas konvinkita ke Esperanto-kursoj devus paroli pri vortoj kiel "ri", "iĉo", "panjo" kaj "matro" ĉar estas multe tro da homoj kiuj faris nur etan kurson kaj ekhavas la falsan kredon ke ne eblas uzi la lingvon genro-neŭtrale aŭ genro-simetrie.

Mi havas la impreson ke ne ekzistas Esperanto-fluo en Bluesky kiu: - enhavas nur kontojn kiuj parolas nur en Esperanto - estas ĝisdata pri la nunaj aktivaj kontoj - malenhavas kontojn kiuj ĉefe reklamas Se vi tamen trovas iun, bv diri al mi. Ankaŭ se tia fluo interesas vin.